Edmond Privat
Published: 2016-08-31
Total Pages: 44
Get eBook
, C, senatente. Kiam lia patrino petis lin montri B, li ne sciis. La literon S li bone rekonis, cxar gxi similas serpenton, kaj ankaux O kaj C, kiuj similas tutan kaj duonan lunon. Por instrui al li la aliajn literojn, la patrino bezonis multe da semajnoj kaj multe da pacienco. Fine gesinjoroj Davis decidis, ke Karlo iru al lernejo. Ne malproksime de la hejmo logxis maljuna sinjorino kaj sxia filino, kiuj ambaux instruis infanojn. La lecionoj okazis nur tri matenojn cxiusemajne, lunde, merkrede kaj vendrede. Sinjorino Davis mem kondukis Karlon al la lernejo la unuan fojon. Dum sxi parolis kun la respektinda estrino, S-ino Linar, Karlo rimarkigis al Frauxlino Linar, ke unu segxo en la klascxambro estas rompita kaj ankaux, ke estas desegnita vizagxo sur la muro. Li demandis la frauxlinon, cxu tio estas sxia portreto aux tiu de la maljuna virino. La frauxlino treege rugxigxis. -- Mi esperas, ke vi estos bona kaj gxentila, diris lia patrino adiauxkisante lin. -- Ho jes, patrineto. Kiam